Perry Rhodan

Perry Rhodan
romanserio • grupo de verkoj
Kreita de K. H. Scheer
En TTT Oficiala retejo
Informoj
vdr

Perry Rhodan, la heredanto de la Universo estas la titolheroo de la samnoma germana sciencfikcia romanserio. Ĝi aperas ekde la jaro 1961 seninterrompe ĉiu-semajne en la germana eldonejo Verlagsunion Pabel-Moewig. Verkas por la serio i.a. la kabaredisto Leo Lukas.

Kolekto de Perry-Rhodan-kajeroj

Origine oni planis nur ciklon de inter 30 kaj 50 kajeroj. Sed Perry Rhodan fariĝis en la sekvantaj jardekoj la plej sukcesa sciencfikcia kaj romankajerserio de la tuta mondo. La serio estis reeldonita en 5 eldonoj, kaj aperas intertempe krom en la tradicia romankajera formo ankaŭ en formo de poŝlibroj, binditaj libroj kaj sonlibroj. Nuntempe ĉiuj romanoj de la serio estas ankaŭ aĉeteblaj en la formo de e-libro.


Developed by StudentB